Mar 2, 2006 08:52
18 yrs ago
English term

scrapie

English to Esperanto Science Livestock / Animal Husbandry deseases
Scrapie, the disease in sheep, is so named because the sheep tend to scrape themselves against fence posts or other objects and tear their wool off.

Vikipedio en unu sama artikolo nomas la malsanon jen "skrapo", jen "skrapio". "Skrapo" laŭ mi ne taŭgas, ĉar tio estus unu ago de tiu, kiu skrapas. Kunlaboranto de Monato nomas ĝin "skrapozo", sed -oz en tiu ĉi kazo ne rilatas al unu el la tri medicinaj signifoj de -oz en PIV.

Laŭ mi "skrap-malsano" estas plej trafa, sed iom longa se oni bezonas la vorton dekojn da fojoj en unu artikolo.

Kion vi pensas?

Proposed translations

1 day 4 hrs
Selected

sxaftremo

Ekzistas du eblecoj. Unu estas argumenti, ke la angla scrapie efektive farigxis iom komuna radikvorto, cxar, laux almenaux unu dokumento ene de EuroLex, uzas gxin la skandinavoj, poloj kaj italoj, kaj en Litvio kaj Latvio oni fonetikigas gxin al "skrepi" - do jen: skrapio, eventuale skrepio, proponeblas. La alia ebleco estas traduki la frazon uzatan de la hispanoj, portugaloj kaj francoj, kio rezultigas la esprimon: sxaftremo.
La tre simila propono de kanajlo iom gxenas pro la fakto, ke la sufikso -ozo havas specifan internacian medicinan signifon
Something went wrong...
4 KudoZ points awarded for this answer. Comment: "Dankon, Krys, pro vi valora helpo. Mi uzos la terminon "ŝaftremo" alterne kun "skrapio", kaj ni vidu kiu el ambaŭ gajnos en la praktiko."
5 hrs

(shaf-) tremozo (?), (shafa) encefalopio (?)

Pro la franca vorto "tremblante," mi konstruas la vorton "tremozo," kaŭzata de encefalopio.
Note from asker:
Dankon. Estas bona ideo uzi la radikon "trem-" sed "tremozo" havas la saman problemon kiel "skrapozo": oni uzas -oz en malĝusta senco.
Something went wrong...
3 days 23 hrs

skrap-malsano

Jen la propono de d-ro Lemelev, rusa imunologo.
Something went wrong...
Term search
  • All of ProZ.com
  • Term search
  • Jobs
  • Forums
  • Multiple search